Sankta koro de Jesuo

Sankta koro de Jesuo (pentraĵo de Pompeo Batoni de 1767)

La festo de la plej sankta koro de Jesuo (latine: Sanctissimum Cor Jesu), ofte nur nomata festo de Sankta Korosankta koro de Jesuo, preskribiĝis por la tuta romkatolika eklezio per dekreto de Pio la 9-a (23-a de aŭgusto 1856). Ekde 1889 ĝi estas festo unuaranga.

Ĝi festatas la vendredon ok tagojn post la ĵaŭda Kristokorpa Festo (do la trian vendredon post pentekosto). La koro simbolu la senfinan amon de la filo de Dio Jesuo Kristo por la homoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search